Logo

WeBible

eo
Esperanto
Select Version
Widget
1 Kronikoj 3
3 / 29
1
Jen estas la filoj de David, kiuj naskiĝis al li en Ĥebron: la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Aĥinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail;
2
la tria estis Abŝalom, filo de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; la kvara estis Adonija, filo de Ĥagit;
3
la kvina estis Ŝefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla;
4
ses naskiĝis al li en Ĥebron. Li reĝis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li reĝis en Jerusalem.
5
Kaj jen estas tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝimea, Ŝobab, Natan, Salomono-ĉi tiuj kvar de Bat-Ŝua, filino de Amiel;
6
Jibĥar, Eliŝama, Elifelet,
7
Noga, Nefeg, Jafia,
8
Eliŝama, Eljada, kaj Elifelet-naŭ.
9
Tio estas ĉiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar.
10
La filo de Salomono estis Reĥabeam; la filo de ĉi tiu estis Abija; la filo de ĉi tiu: Asa; la filo de ĉi tiu: Jehoŝafat;
11
la filo de ĉi tiu: Joram; la filo de ĉi tiu: Aĥazja; la filo de ĉi tiu: Joaŝ;
12
la filo de ĉi tiu: Amacja; la filo de ĉi tiu: Azarja; la filo de ĉi tiu: Jotam;
13
la filo de ĉi tiu: Aĥaz; la filo de ĉi tiu: Ĥizkija; la filo de ĉi tiu: Manase;
14
la filo de ĉi tiu: Amon; la filo de ĉi tiu: Joŝija.
15
La filoj de Joŝija estis: la unuenaskito Joĥanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara Ŝalum.
16
La filoj de Jehojakim: lia filo Jeĥonja, lia filo Cidkija.
17
La filoj de Jeĥonja: Asir, lia filo Ŝealtiel,
18
Malkiram, Pedaja, Ŝenacar, Jekamja, Ĥoŝama, kaj Nedabja.
19
La filoj de Pedaja: Zerubabel kaj Ŝimei. La filoj de Zerubabel: Meŝulam, Ĥananja; ilia fratino estis Ŝelomit;
20
ankaŭ ĉi tiuj kvin: Ĥaŝuba, Ohel, Bereĥja, Ĥasadja, kaj Juŝab- Ĥesed.
21
La idoj de Ĥananja: Pelatja kaj Jeŝaja; la filoj de Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de Obadja, la filoj de Ŝeĥanja.
22
La filo de Ŝeĥanja estis Ŝemaja; la filoj de Ŝemaja: Ĥatuŝ, Jigal, Bariaĥ, Nearja, kaj Ŝafat-ses.
23
La filoj de Nearja: Eljoenaj, Ĥizkija, kaj Azrikam-tri.
24
La filoj de Eljoenaj: Hodavja, Eljaŝib, Pelaja, Akub, Joĥanan, Delaja, kaj Anani-sep.
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books